Kiel fari paperon

PDFImprimirE-mail

Profitu ni libertempon kaj ludu farante paperon. Jes, ja!

Materialoj

Por fari paperon mane, vi bezonos kelkajn aferojn facile akireblajn:

1. Via krudaĵo estas uzitaj paperoj. Profitu malnovajn kajerojn, uzitajn kovertojn, pakaĵajn paperojn kaj eĉ superbazarajn saketojn. Antaŭvidu la rezulton: se vi uzos blankajn paperojn, tial blanka estos via papero. Se vi uzos buntajn paperojn, tial iakolora  estos ankaŭ via papero.

2. Prunteprenu miksilon, sitelon kaj plastan pelvon. Poste, vi redonu ĉion je perfekta stato.

3. Vi bezonos du samgrandajn lignajn kadrojn. Petu al iu helpi vin fari ilin. Sur unu el tiuj kadroj, vi streĉos etmaŝan  nilon- aŭ drattolon.  La nilontolo povas esti el tiuj por ŝirmi kontraŭ insektoj, aplikeblaj al fenestroj. La drattolo povos esti prenita el tre etmaŝa  kribrilo.

4. Kaj laste, vi bezonos tukon.

 

Procedoj

1. La unua procedo estos prepari la muldilon. Streĉu bone la tolaĵon de nilono aŭ drato, sur la unua kadro. Krampu ĝin per najletoj aŭ krampilo. La alian senretan kadron vi devos surmeti sur la unuan je la momento kiam vi faros la paperon, kunigante ilin per la flanko de la tolo.

 

papel1

2. Plenigu per akvo la sitelon kaj enigu en ĝin la paperojn de vi selektitajn, post ilia elŝirado laŭ etaj pecetoj.

papel2

3. Metu tason da paperaj pecetoj en la miksilo plenigitan de akvo. Ŝaltu ĝin kaj diru la nombrojn de unu ĝis dudek. Vi ekhavos paston kvazaŭ kremon de jahurto.

papel3

4. Metu tiun miksaĵon en la pelvon kaj ripetu la procedojn ĝis plenigi la plastan pelvon. Tiu estas la pasto, kiun vi bezonas por fari vian paperon.

papel4

5. Enigu la muldilon vertikale en la pelvon kaj flankenturnu ĝin, ĝis kiam ĉiuj partoj siavice enprofundiĝis. Post tio, revenigu la muldilon ĝis la supraĵo. Ĝi estos plenigita de pasto. Ju pli maldikan paperon vi preferas, des pli vi diluu la miksaĵon de la pelvo.

papel5

6. Tenu la muldilon horizontale kaj skuu ĝin iomete por ke elfalu la akvo. Post kelkaj sekundoj, la folio de papero ekformiĝos en la tolaĵo.

papel6

7. Retiru la supran kadron. Ekklinu malrapide la malsupran kadron por elfluigi pli da akvo, ĝis kiam ĉesu la gutado. Ne miru pri la dikeco de la folio, kiun vi ĵus faris. Grandparto de tio, kion vi vidas, estas nur akvo, kiu poste ankoraŭ malaperos.

papel7

8. Tre zorge, turnu la muldilon kun la formita folio sur tukon, premante ĝin delikate. La folio eskapas de la tolaĵo kaj liberigas la muldilon por pliaj uzoj. Kovru la paperfolion per la  randoj de la tuko, kaj laŭvole vi povos fari plian.

papel8

9. Por elfluigi la akvon de la papero estos necese forte premi ĝin, kaj tio estas tre facila. Metu tabulon sur la tuko kaj suriru ĝin. Faru tion en kuirejo aŭ banejo, ĉar la akvo elfluigita malsekigos la plankon.

papel9

10. Post tio, atendu la morgaŭon. La folio devas resti sur la tuko ĝis plensekiĝi.  Se la tago estos suna, sunumu la tukon sur fenestro por ĝia  pli rapida sekiĝo. Se vi volos pli haste fari, gladu per varma gladilo tukoparton kovrantan la peperon.

papel10

11. Alia maniero fari ton estas premi la tukon per rulpremilo por elfluigi la akvon.

papel11

12. Kiam la folio plensekiĝos, vi povos apartigi ĝin de la tuko kaj laŭplaĉe uzi.

papel12

Ĝin pretiginte,  vi ekhavos belegan paperan folion manfaritan. Manfaritan de vi!

Traduko al Esperanto: Rodrigo de Carvalho Mendonça

Banner
Banner
Banner
Banner