Escrito por Todos os Jogos - Editora Abril
(Ludo je kreado de figuroj kaj historioj per dek fingroj kaj peceto da dikfadeno)
La Katlito ludo konsistas je kreado de diverstipaj figuroj per interligo de peceto da dikfadeno je la manoj. Tiu mikso de ludo kaj kaprompilo disvastiĝas inter la pli diversaj gentoj jam de jarcentoj; kaj, laŭ etnologistoj, ankoraŭ hodiaŭ estas malfacile ekspliki kial popoloj el regionoj kaj kulturoj tiom malsimilaj – kiel la Maorioj el Nov-Zelando, la eskimoj de Nordpoluso, la nordamerikaj indiĝenoj kaj la anoj el pluraj afrikaj triboj – kreas figurojn tre similaj per sia Katlito ludo.
En Japanujo, malgraŭ la tradicio konsideri ĝin “knabina ludo”, la Katlito ludo estas ankaŭ amuzilo tre plaĉa laŭ plenaĝuloj. Tamen inter eskimoj ĉugakoj (Chugach) tiu ludo estas malpermesita por knaboj ĉar, kiel pretendas liaj patroj, se la knaboj praktikos ĝin, ili povos mispreni siajn fingrojn en la fadenoj de la harpuno, dum ĉasado aŭ fiŝado. La ĉugakaj knabinoj faras Katlitojn precipe dum aŭtuno ĉar, laŭ antikva kredo, ŝi povas tiel malfruigi la alvenon de la malhela nordpolusa vintro, embarasante per la dikfadeno la “krurojn” de la suno kiu ekforiros.
Laŭ figuro, jen kanzono
Tiel inter eskimoj kiel inter la maorioj kaj la noramerikaj indiĝenoj, la kreado de la Katlito akompanas versojn kaj kanzonojn kiuj rakontas antikvajn historiojn de la grupo kaj transdiras ilin generacio al generacio. Pli ofte tiuj historioj estas ju pli malsimplaj des pli la figuroj kaj la retoj plikomplikas per la dikfadeno.
Unu precipa aspekto de Katlito estas komenco per simpla figuro, kaj konstanta malsimpligo per multnombra serio de kuplitaj figuroj, kaj pli kaj pli malsimplaj, bezonante helpon de la dentoj kaj eĉ de la piedfingroj aŭ, ankaŭ, transpasante la figuron por manoj de alia ludanto kaj, poste, reprenante ĝin.
Baza Katlito
Por fari la baza Katlito, loku dikfadenon post viaj dikaj fingroj kaj etaj fingroj, tiel ke ĝi pasu per manplato. Do, metu vian montrafingron de la dekstra mano sub la fadeno de la maldekstra manplato kaj la maldekstran montrafingro sub la fadeno de dekstra manplato. Apartigu la manojn. (Figuroj 1 kaj 2)

Figuro 1

Figuro 2
Kokpiedo (Tridento aŭ Harpuno)Komencante laŭ pozicio montrata en Figuro 1, prenu la fadenon de la maldekstra manplato, sube, per la montrafingro de la dekstra mano. Turnu tiun fingron suben kaj eksteren kaj, poste, supren kaj enen, dufoje. Apartigu la manojn - (Figuro 3).

Figuro 3
Prenu, sube, la fadenon de la dekstra manplato per la maldekstra montrafingro, pasante ĝin poste en la banton de la dekstra montra fingro, kiel prezentas la Figuro 4 (ne turnu la fingron).

Figuro 4
Post tio, liberigu la dikfingron kaj etafingron de la dekstra mano, forigante la dekstran montrafingron por firmigi la dikfadeno – Figuro 5.

Figuro 5
Kapĉasistoj
Komencu per baza Katlito – Figuro 2. Post tio, venigu la etajn fingrojn ĝis vi, sur kvar fadenoj kaj, per la dorsoj de ĉi fingroj, prenu la fadenon pliproksiman de viaj dikfingroj. Do, restaru viajn etajn fingrojn laŭ komenca pozicio – Figuro 6.

Figuro 6
Liberigu la bantojn de la dikfingroj, tenante streĉan la fadenon kaj leviĝajn la fingrojn. Pasigu la dikfingrojn sub la bantoj de la montraj fingroj. Per la dorsoj de ĉi tiuj fingroj, prenu la duopan vicon pli proksima de la etaj fingroj. Poste, restaru la dikfingrojn laŭ komenca pozicio – Figuro 7.

Figuro 7
Liberigu la bantojn de la etajn fingrojn kaj alportu ĉi tiujn fingrojn ĝis vi, sur la banto de la montraj fingroj kaj, per la dorsoj de la etaj fingroj, prenu la duopan vicon pli distanca, de la dikfingroj. Restaru la etajn fingrojn laŭ komenca pozicio – Figuro 8. Metu la pintojn de la montraj fingroj en la triangulon, suben kaj, post tio, apartigu la manojn.

Figuro 8
Per la dekstraj montra fingro kaj dikfingro, levu la banton kiu estas sub la maldekstra montra fingro, pasu ĝin sur la supra duobla banto kaj lasu ĝin fali inter la manoj. Per la maldekstraj montra fingro kaj dikfingro faru la samajn movojn sur la dekstra mano – Figuro 9.

Figuro 9
Liberigu la bantojn de la dikfingroj – Figuro 10. Nun, zorgeme, liberigu la bantojn de la montraj fingroj kaj turnu ĝin trifoje, tre premite, per la montraj fingroj kaj dikfingroj. Lasu tiujn torditajn bantojn pendi libere.

Figuro 10
Nur la etaj fingroj prenas la figuron – Figuro 11. La du pendantajn bantoj reprezentas la “kapĉasistojn”. Malpeze tremigante la fadenon per la maldekstra eta fingro, vi kondukos la ĉasistojn al rekta kontraŭstaro; kaj zorge movante la fingrojn vi povos luktigi ilin. Tiu tipo de Katlito estas farita de la indiĝenoj el la insulo “Murray”, kiu staras en markolo de “Torres”, norde de Aŭstralio.

Figuro 11
Fonto: Ĉiuj la ludoj
Traduko al Esperanto: Rodrigo de Carvalho Mendonça