Escrito por Émile Christophe
de la originala eldono aperinta en Decembro 1930.
Mi skribis tiun disvastigan verkon por konatigi la surprizajn rezultatojn kiujn oni povas atingi, en ĉiuj fakoj, per la uzado de la pendolo aŭ de la radiesteza vergeto. Mi klare raportis, per lingvo kiel eble plej sensciencvorta, pri mia metodo kaj miaj opinioj konkluditaj el persona studado pri la homoj, vegetalaj kaj mineralaj radiadoj, same kiel la terapeŭtiko devenanta de la efektivigitaj konstatoj.
Tiu malsekretigo ŝajnas al mi oportuna, ĉar preskaŭ ne estas branĉo de la homa scio en kiu oni povas apliki kun rezultato la antikvan procedon de la “akvoserĉantoj”. Nova scienco kun miregindaj rezultatoj: LA RADIESTEZO, devenas de la atentaj esploroj de la modernaj radiestezaj serĉistoj.
Aliparte, tiu modesta verko, foje dokumenta kaj foje filozofia, ne riskas fari duoblan uzon kun la verkoj pritraktantaj tiujn temojn kaj kiuj estas, por la plejmulto, tro multekostaj aŭ tre malfacile kompreneblaj. Iliaj aŭtoroj estas, laŭ mia opinio, malpravaj instigi al la eksperimento nur tiujn kiuj posedas vastan sciencakiron, tiel ke la nove varbito, jam bezonanta kuitimiĝi al la metodo de speciala radiesteza serĉado, ofte malfacilega, de ĉiu el ili, sin ankoraŭ vidus trudita je la senfaro tiel longe dum li ne studis la geologion, la akvarosciencon kaj la mineralogion. Se eĉ malmulte ĝi intencus plivastigi la aron de siaj eksperimentoj, oni postulas de ĝi la konon de la kemio, de la fiziko kaj de la kuracarto!
Mi ne konas pli malkuraĝigan perspektivon. Certe estus dezireble ke ĉiu povu servila Radiestezon per la sciencoj kiujn li posedas, sed forigi el ĝia mezo tiujn kiuj ne povis (kaj tiuj estas la plej multenombraj) akiri tiujn oficialajn elementajn konojn, estas pretendemo je kiu mi min nepre rifuziĝas konsenti.
Efktive, oni ĉiutage konstatas ke la simpla oficisto, povas havi, por la plibonigo de la ofico, kiu al li estas komisiita, ideon, iafoje genian, kiu sin forsavis de la teknikisto, tiagade ke ekzistas, en kelkaj grandaj entreprenoj, por la deponitaĵo skribita de la konceptoj eliĝantaj el la subuloj, “ideskatolo”. Nu, tio neniom malpliigas la prestiĝon de la scienculoj, kaj la anaro profitas de tiuj geniaj trovitaĵoj.
Por certigi al la Radiestezo tiom vastajn perfektigoŝancojn mi verkis tiun verkon en kiu mi invitas ĉiun provi siajn povojn kaj spertigi sian juĝokapablon, kia ajn estas ĝia nescio pri la specialigitaj instruadoj. Ĉar “La Spirito blovas kie ĝi deziras”... Estas tro da farindaj eltrovaĵoj en la fako de la universaj radiadoj, ankoraŭ tiel malbone konataj, por proskripcii kiun ajn el ilia studado per la rimedo de malpermesaj postuloj.
Feliĉe oni trovas scienculojn kiuj samopinias. Tion atestas tiu eltiraĵo de la prijuĝo de Doktoro Neveux pri la bela verko de F. Benott Padey, fama radiesteza serĉisto, aŭtoro de “Kompleta traktato pri la sekretoj de la vergeto kaj de la pendolo”, kies unua volumo havas la sekvantan titolon: Homo-Malsanoj. Resanigo (4-a paĝo):
“La sciencoj devas esti antaŭ ĉiuj makovrataj kaj tiu libro estas la pruvado ke ĉiuj povas klerigi al si la medicinan sciencon.”
“La medicinaj sindikatoj reprezentas la profitojn de grupitaro, sed ne la sciencon kiu estas libera... kiel la pensokapablo.”
“Kaj ĉiuj sciencaj kuracistoj deziras ke la medicina scienco estu de ĉiuj klerigata.”
Taŭgas vastigi tiun noblan liberalismon je ĉiuj kategorioj de la homa scio kiu povas riĉiĝi per la estrovoj de la plej malaltranga serĉanto.
Mi do malakceptas la proponon de tiuj kiuj rekomendegas la sciencostudon antaŭ la radiesteza eksperimento kaj al ĉiuj mi diras: Antaŭ ĉio eksperimentu!
Vi tiel pli bone komprenigos al vi la konojn kiuj povas utili al vi, kaj kiujn vi tre ĝoje akiros, kiam la praktiko estos al vi montrinta en kiu fako vi plej bone ekzercas viajn kapablojn.
Haviĝu do kiel eble plej frue vergeton kaj pendolon, kaj daŭrigu persiste la bonedukadon de via sentemeco. Mi deziras ke la sukceso kronrekompencu viajn klopodojn. Fine, mi sentime kuraĝas esperi ke, pro kiu ajn kaŭzo, se vi ne atingos la atenditajn rezultatojn (kiuj dependas de viaj naturaj antaŭemigoj), vi tamen ne bedaŭros la legadon de tiu libro kiu certe estos al vi malkaŝinta kelkajn novajn resumajn sciigojn pri la mistero de nia esteco kaj de niaj estontaj cirkonstancoj.
Emile CHRISTOPHE,
Direktoro-Fondinto de la gazeto:
“La Prospection à distance”.
(La radiesteza teleserĉado).
Esperantigis: Pierre DELAIRE,
Aŭtoro de esperanta Lernolibro por francoj, Direktoro-Fondinto de “Radiesteza Gazeto”.
![]() |