Recenzo

PDFImprimirE-mail

Emile Christophe

Estu Radiesteza Serĉisto

Esp. trad. de Pierre Delaire

 

Unua ilustrita eldono esperanta – 224 paĝa – Prezo afrankite: 34 fr. fr. (32 fr. fr. por la Franco) – Sendu la mendojn kun la mono al s-ro Pierre Delaire, dir. de Rad. Gaz., 63, rue de Patay, Orléans (Loiret), Francujo.

 

Jen grava okazaĵo en Esperantujo: La lingvo de Zamenhof fariĝis la internacia idiomo de la tutmonda Radiestezistaro. Tion kaŭzis la esperantlingva traduko (el la franca) de la majstra verko de Emile CHIRTOPHE.

Kio do estas Radiestezo? Radiestezo estas la arto percepti, per la vergeto kaj la pendolo (iloj de la antikvaj “akvoserĉantoj”), la radiadojn eliĝantajn el la estuloj kaj estaĵoj por malkaŝi tiaprocede: akvon, minaĵojn, malsanajn partojn de organaro, resanigantajn elementojn, ktp.

“ESTU RADIESTEZISTA SERĈISTO!”, kies unua originala eldono aperis en 1930, estas klara, instrua kaj kleriga verko kiu konsistigas idealan enkondukon en la misterojn de la Radiestezo, tiu mirinda scienco!

Sendube, tiu priradiesteza libro malkaŝos al ĉiu leganto, - despli bone por li -, gravajn kapablecojn, kaj, tiel, eminente utilos, ne nur la hidrologiistojn kaj geologiistojn, la kuracistojn, kemiistojn kaj arkeologiistojn, sed ankaŭ, unuvorte, ĉiujn, senescepte, kiaj ajn estas iliaj emoj.

La Radiestezo estas tre serioza scienco pri kiu, cetere okupiĝas klerega distingularo; kiu bone konas ĝian belegan estonton.

Ĉiuj, kiuj deziras esti plej bone informataj pri la nuna Progreso, legos kun certa intereso “ESTU RADIESTEZA SERĈISTO!”, kiu prezentas nepre necesan dokumenton pri la mirindaj ebloj de naskiĝanta scienco, kiun oni, nun, ne plu rajtas ignori.

 

Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 5a / Februaro 1938

Noto: Se vi, kiu legas ĉi tiun artikolon, estas radiestezisto aŭ radiestezo-amiko, kaj havas teston, libron, gazeton, ktp., pri radiestezo, ni estus dankaj se vi sendus al ni kopion aŭ fotokopion de ili al nia adreso: Este endereço de e-mail está protegido contra spambots. Você deve habilitar o JavaScript para visualizá-lo. .

Banner
Banner
Banner
Banner