Escrito por Radiesteza Gazeto
(*) Ekvilibro. S-ro D. CHICCA, inĝeniero (Bordeaux, Francujo) malekvilibriĝis ĉiam je la sama loko de sia ŝtuparo. Esploro farita per la pendolo, permesis al li eltrovi, sub tiu loko, subteran fluon kiu kaŭzis de longe tiun akcidenteton.
(*) Grafika Vido. F-ino DESACHY (Norda, Francujo) skribis al S-ro CHRISTOPHE por diri al li ke, kiam ŝi estis 14-jara, por prepari ekzamenon, devis faris malfacilan desegnaĵon kaj nenion desegnis pro nescio kiam subite ŝi vidis, sur la papero, la desegnaĵon per pli blanka koloro ol la folio; ŝi nur bezonis superdesegni per sia krajono. Post kelka momento, ŝi nenion plu vidis. Feliĉe, ŝi preskaŭ finis la superdesegnaĵon.
(*) Perdita... kaj Retrovita. S-ro H. Saxer, la eminenta prezidanto de la Ĝeneva Societo por radiestezaj studoj, ĝuste indikis, sur karto de Salève (je la 25 milona), la punkto kie S-ro Paul GIBAUD, 19 Rue Caroline en Ĝenevo, perdis sian poŝhorloĝon, skiglitante la 9-an de Februaro. Dank’al la indikoj de S-ro SAXER, S-ro GIBAUD retrovis sian poŝhorloĝon la 16-an de Februaro.
(**) Radiestezo je la servo de la Arkeologio – La belgaj gazetoj informas nin ke radiesteza serĉisto venigita al Malines, por esplori la malnovan preĝejon “des Récollets”, malkovris en ĝi tomban kelon en kiu troviĝis skeleto kiu, oni tion supozas, estas tiu de Princino Marguerite d’York, kiun vane serĉadis la arkeologiistoj. Oni tiel vidas, ankoraŭ unu fojon, la grandvaloran helpon kiun niaj radiestezaj iloj povas alporti al la arkeologio.
(El La Chronique des Sourciers, decembro 1937, dir.: Vic-grafo Henry de France, Kastelo de Arry, apud Rue-Somme-Francujo).
(**) Faktoj – La 1-an de septembro 1937 – Al s-ro Emile Christophe, Direktoro de “La Prospection à distance”.
Sinjoro Direktoro,
Mi havas la plezuron atentigi al vi du faktojn kiuj ŝajnas konfirmi la valoron de la teleradiestezo (per Perpensa Ekesploremo).
1-e) Antaŭ ĉirkaŭe du monatoj, iu maljunulo, kaptita de senmemoro, estis serĉata de la familio, sen rezulto.
La pendolo, sur voja karto Michelin je la 200.000-a indikis regionon (arbetaron) kie la malsanulo ŝajnis troviĝi. Tio okazis en plena nokto. Sed, la esploroj, faritaj en la mallumo, ne permesis lin retrovi tuj. La morgaŭan tagon, la pendolo indikis delokiĝon de kelkaj centoj da metroj, ĉar la maljunulo estis marŝinta la tutan nokton, ofte revenante malantaŭe. Oni trovis lin tie kie la pendolo lin montris.
2-e) Aliparte, du eksperimentoj, faritaj super plano kaj super objekto, maŝino unuflanke, kaj, aliparte, grupo “moto-pumpilo elektra”, permesis trovi, en kelkaj minutoj, la kaŭzon de ilia malbona funkcio, la lokoj indikitaj de la pendolo estis akurataj.
Bonvolu akcepti, ktp.
Louis CHAMIGNON, en Saint-Léopardin-d’Augy (Allier)
(*) Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937
(**) Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 5a / Februaro 1938
Noto: Se vi, kiu legas ĉi tiun artikolon, estas radiestezisto aŭ radiestezo-amiko, kaj havas teston, libron, gazeton, ktp., pri radiestezo, ni estus dankaj se vi sendus al ni kopion aŭ fotokopion de ili al nia adreso: Este endereço de e-mail está protegido contra spambots. Você deve habilitar o JavaScript para visualizá-lo. .