Escrito por Radiesteza Gazeto
S-ro Paul CROISET, 7, rue de la Ravinelle, Nancy, Francujo, skribas jenon en La Prospection à distance (Aŭgusto 1937):
“Inter la miloj da spontaneaj radiestezaj okazintaĵoj kiujn mi havis de malpli ol unu jaro, mi nur citos la kvar sekvantajn, tiritajn el du, kaŭzitaj de la pereigaj eliĝoj:
“I – La 4-an de majo 1936, mi sidiĝas en kafejo proksima de la stacidomo de Toul. Preskaŭ tuj mi sentas ke mi troviĝas sub la influo de pereiga radiado kaj mi devas forlasi mian sidlokon por instali min ĉe la alia flanko de la salono. Unu el miaj amikoj, al kiu mi estis rakontinta tiun aventuron, esploreme sciiĝis pri tio: la unua loko kie mi sidis troviĝas supre de la kloaktubo de la domo.”
“II – Iun tagon en la lasta somero, apenaŭ sidanta en Nancy’a restoracio, mi sentas, per malagrabla maniero, ke pereiga radiado efikas kontraŭ mi. Mi ŝovas flanken mian seĝon por meti min ekster ĉia kapto, kaj, ne leviĝanta, nek alloganta rigardon, mi trovas, pernenio en la mano, la pereigan fluegon en ĝia tuta trafluo de la salono; mi trovas alian, paralelan, kelkajn metrojn pli malproksime. Mi sciigas al S-ro L..., la estro, tion kion mi trovis, dirante al li ke tio estas kaŭzita de subteraj fendoj. Li ne aspektas tre konvinkita ĉar li neniam aŭdis pri pereigaj ondoj. Sed, du aŭ tri monatojn poste, li diris al mi ke mi pravas: kaviĝo estis okaziginta la duan pereigan fluegon, kaj sondado farita kun bonŝanco estis konstatiginta la ekziston de la fendo”.
Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937
Noto: Se vi, kiu legas ĉi tiun artikolon, estas radiestezisto aŭ radiestezo-amiko, kaj havas teston, libron, gazeton, ktp., pri radiestezo, ni estus dankaj se vi sendus al ni kopion aŭ fotokopion de ili al nia adreso: Este endereço de e-mail está protegido contra spambots. Você deve habilitar o JavaScript para visualizá-lo. .