La Bonfaroj de la Terapeŭtika Radiestezo

PDFImprimirE-mail

Ni represitas ĉi tie leteron de S-ro Henri PETELAT (Poisy, Haute-Saoie, Francujo) al S-ro Emile CHRISTOPHE kiu ĝin publikigis en sia gazeto “La Prospection à distance” (La radiesteza teleserĉado).

 

La 7-an de Januaro 1936.

Sinjoro CHRISTOPHE

Unu el miaj amikoj kuŝiĝas je la deka vespere, sentante neniun malsaneton. Je la 12-a la doktoro ne povis deklari sian opinion. Li faris al li pikvundon kiu lin trankviligis sed li estis tiel malforta ke li eĉ ne povis respondi. La familianoj devis, okaze de nova atako, glutigi al la malsanulo medikamentojn kiujn la doktoro estis lasinta.

Tre rapide sciigita pri kio okazis, mi vizitis mian amikon, kaj demandis al li ĉu li akceptas radiestezan eksperimenton; li jese respondis al mi. Mi ekserĉis inter la kreskaĵoj kiujn oni plej ofte uzas, tiaj kiaj tilio, verbeno, mento, meliso, k.t.p.... Mia pendolo ne akceptis unu. Mi provis la artemizion; ĝi estis al mi indikata kiel tre favora kaj je forta dozo. Mi tuj farigis infuzaĵon kiun la malsanulo glutis. Estis la sesa matene. Mi diris al li ke mi estas certa ke li venos kun mi ludi kartojn, vespere... Mi ankoraŭ unufoje sukcesis, tial ke, je la unua li jam deziris leviĝi kaj montris iom da apetito. Notinde estas ke la doktoro malpermesis ke oni trinkigu al li kion ajn, kaj ke la medikamentoj kiujn li estis lasinta ne estis indikataj kiel favoraj de mia pendolo.

Se mi sukcesas, tio estas dank’al la klaraj kaj precizaj indikoj enhavitaj en via libro “Estu radiestezista serĉisto”...

Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937

Noto: Se vi, kiu legas ĉi tiun artikolon, estas radiestezisto aŭ radiestezo-amiko, kaj havas teston, libron, gazeton, ktp., pri radiestezo, ni estus dankaj se vi sendus al ni kopion aŭ fotokopion de ili al nia adreso: Este endereço de e-mail está protegido contra spambots. Você deve habilitar o JavaScript para visualizá-lo. .

Banner
Banner
Banner
Banner