Escrito por Alumiar
Paleotonlogio
La plej sendifekta dinosaüro en la mondo estis konigita
Ĝia alnomo estas Dakoto. Oni trovis la fosilion en Nord-Dakoto, usona ŝtato. Ĝi estis hadrosaŭredo, herbovora dinosaŭro kun anasa beko. Mezuradis 12 metrojn da longo, pezadis 4,5 mil kilogramoj kaj vivis antaŭ 67 milionoj da jaroj. Ĝi estis pli forta ol la tiranossaŭro, unu el la plej terura dinedoj, kiuj loĝis en ĉi tiu planedo. Ĝi estas unu el la kvin mumiigitaj dinosaŭroj trovitaj ĝis nun, memorigas la hejmpaĝo de la revuo Wired - kaj la plej antaŭgardita inter ĉiuj.
Dakoto havas fosiliigitajn muskolojn kaj tendenojn kaj haŭton. La paleontoloj de Yale Universitato, kiuj direktas la esploradon kredas, ke ili trovos sendifektajn organojn en ĝia interno. Eltrovita en 1999, la fosilio estis antaŭgardita en la koto kaj sole nun estas prezentata. Ĝia eltrovo estas grava por kompreni kiel estis la vivo de tiuj bestoj.
Fonto: Revista da Semana. Edição 15, Ano 1, nº 15 – página 25. Editora Abril – 10/12/2007 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado