Klonita ŝafo estas simbolo en Irano

PDFImprimirE-mail

Islamismo

Radikalaj Ajatoloj aprobis sciencan bravaĵon.

La ŝafo Royana, 15 monataĝaj, fariĝis simbolo de la scienca esplorado en Irano, la lando de la ajatoloj. La naskiĝo de la klonita besto, montrita en la pasinta semajno, estas parto de klopodo de la lando por turniĝi teknologia potenco en la regiono ĝis 2025, raportas la informagentejo AFP. “La naskiĝo de Royana estas bravaĵo”, diris Mohammad Hossein Nasr, estro de Instituto Royan, kiu naskigis la beston. Oni rajtas, evidente, demandi: Ĉu Islamo permesas klonon? Jes kaj ne. La muzulmanaj ŝijaistaj gvidantoj, la plimulto, promulgis dekretojn rajtigantajn la klonon de bestoj sed ne rajtigas la homan reproduktan klonon, raportas AP. Aliflanke, la mulzulmanaj sunaistaj gvidantoj, bruema malplimulto, vetoas kian ajn specon de klono. Sub kia ain vidpunkto, Royana estas heroo. Ĝi estas Dolly de la islamismo.

Fonto: Revista da Semana. Edição 19, Ano 2, nº 1 – página 40. Editora Abril – 14/1/2008 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

 

Banner
Banner
Banner
Banner