Escrito por Alumiar
Esplorado
Francoj estas malsimpatiaj eĉ por siaj samlandanoj
Esplorado farita kun 4 mil oficistoj de hotelo en diversaj landoj estis kategoria: la francoj estas la turistoj plej malamindaj de Eŭropo. En mondaj esprimoj, ili estas nur pli bonaj ol la hindoj kaj la ĉinoj. Kaj la novaĵoj ne estas malsamaj hejme: la francoj alvenis en antaŭlasta loko, kiam la demando pritraktadis pri la konduto de domaj turistoj, raportas la revuo Time.
Laŭ la esplorado, farita por la interreta paĝo de vojaĝoj Expedia.com, ili estis prezentitaj kiel krudaj, kutimintaj fari kritikojn laŭte kaj maldiligentaj kun la lokaj moroj. Ili ne komunikiĝas en fremda lingvo, krom tio ili estas malmute inklinaj por elspezi trinkmonojn. Brazilo ne partoprenis de la enketo.
Fonto: Revista da Semana. Edição 45, Ano 2, nº 27 – página 23. Editora Abril – 17/7/2008 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado