Escrito por Alumiar
San-Paŭlo
Kun ofertoj por ĉiuj gustoj, la urbo transformiĝas en altiraĵon
San-Paŭlo estas interesega urbo. Malofte priskribita per tiu adjektivo por la frakase grandega plimulto de brazilanoj kaj por siaj propaj loĝantoj, la ĉefurbo povas esti komparata kun Londono, taksas la revuo Viagem e Turismo (Vojaĝo kaj Turismo). Ambaŭ havas bonegajn restoraciojn, multekostajn taksiojn, feliĉan renkonton vespere, fojron de antikvaĵojn, la plej grandan homamason de alia loko de la mondo (en San-Paŭlo estas japanoj; en Londono, hindoj). Se la londona ĉefurbo havas Big Benon, San-Paŭlo havas la Stajponton, la plej nova poŝtkarto de la urbo.
Kun ĉarmaj kvartaloj, unuaklasaj hoteloj – kaj pli malmultekostaj ol la londonaj -, manĝaĵoj el la tuta mondo, San-Paŭlo havas personecon. Magdalena Urbeto, kvartalo kun butikoj kaj ĉarmegaj butikoj dum la tagoj kaj plenaj drinkejoj kaj restoracioj dum la nokto, altiras 26% da turistoj, kiuj vizitas la urbon. San-Paŭlo havas preskaŭ 12,5 mil da restoracioj, de la greka ĝis la minas-gerajsa manĝaĵoj, de kvin stelaj establoj ĝis kvartalaj kantinoj. La mortadela sandviĉo de la Municipa Bazaro estas pli bona ol la “fish & chips”, aŭ fiŝo kaj terpomoj, kiu estas la plej komuna manĝaĵo de la angloj.
La oferto de preskaŭ ĉio estas vasta. Oni trovas de internaciaj etiketoj en la strato Oscar Freite ĝis malmultekostaj vestoj en la kvartalo Brás. La regiono de la strato 25 de marto, “la imperio de la okazaj profitoj kaj de la ornamaĵoj”, ankaŭ estas vizitinda. Kaj ekzistas muzeoj, teatroj, spektakloj, muzik-amuzaĵoj, parkoj – fine, bona amuzo por diversaj gustoj.
Fonto: Revista da Semana. Edição 48, Ano 2, nº 30 – página 22. Editora Abril – 7/8/2008 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado