Franco ŝtelas titolon de Edison

PDFImprimirE-mail

Inventaĵo

Usonaj esploristoj malkovras fonografo de 1860

Aro de usonaj esploristoj ĵus detronigis la inventinton Thomason Alvan Edison (1847 – 1931), kiu pli ol 100 jaroj antaŭe retenadis la titolon de pioniro de la registrado de sonoj. David Giovannoni kaj tri aliaj scientistoj de la Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley, de Kalifornia Universitato, sukcesis reprodukti registradon de sonoj farita de la franco Édouard-Léon Scott de Martinville en la 9-a de Aprilo 1860, 17 jaroj antaŭ Edison ricevi la patenton por la fonografo.

La registrado de Au Clair de La Lune, de dek sekundojn, estis malkovrita en Pariso en la komenco de Marto. Originale la fonoaŭtografo – tiel estas nomata la aparato – estis projektita de Scott por reprezenti grafike sonorajn ondojn sur papero. Kun optika teknologio kaj “virtuala nadlo” Giovannoni sukcesis reprodukti la muzikon. “Ĝis estas historia eltrovo”, diris Samuel Brylawski, eksdirektoro de Sonoraj Arkivoj de Biblioteko de la Usona Kongreso, dum intervujo al New York Times.

Fonto: Revista da Semana. Edição 31, Ano 2, nº 13 – página 23. Editora Abril – 7/4/2008 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Banner
Banner
Banner
Banner