Escrito por Alumiar
Mito
La absurda stereotipo iras kontraŭ al la leĝoj de la evoluo
Ĝi estas pikmokaĵo, kiu ĉiam aperas denove, antaŭjuĝa kaj sensprita, ĉe trinkejo-tablo: belaj viroj estas gejoj. La revuo National Enquirer iam publikigis kovrilo-tekston kun belegaj viroj supozeble samseksemaj – informo neniam konfirmita, estas bone evidentigi -, kiaj la kantisto Ricky Martin kaj la aktoro Jake Gyllenhaal. Eble la klarigo por tiu stereotipo estas ke la vaneco estas konsiderata ina karakterizaĵo. Sed la mito ne havas fundamenton laŭ la leĝoj de la evoluo, skribas Satoshi Kanazawa, psikologo de London School of Economics, en la retpaĝo de la revuo Psychology Today.
Belaj viroj havas pli da oportunojn kopulacii. Virinoj serĉas kunulojn kun kvalitaj genoj – kaj la beleco estas tia signo. Rilate al evolua perspektivo, tiuj genoj sin perdus se la viro estu samseksema. Sed ekzistas aliaj heredaj karakterizaĵoj, kiuj povas esti asociataj al la samseksemismo. Virinoj serĉas pli altajn virojn por perfektigi la specion. La plej malaltaj, do, havas malpli oportunojn por kopulacii. Sekvante la rezonadon, viroj deziras la plej malaltajn virinojn. Do, la altaj ankaŭ havas malpliŝancon sin reprodukti. Malaltaj kaj malbelaj viroj kaj altaj virinoj havas pli da probablecon, do, por esti gejoj. Ĉi tiu estas la povo de la evolua psikologio: ĝi povas antaŭvidi tendencon eĉ kontraŭ direkto de stereotipo.
Fonto: Revista da Semana. Edição 51, Ano 2, nº 33 – página 30. Editora Abril – 28/8/2008 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado