Escrito por Alumiar
Infaneco
La alarmo venas el la usona katolika eklezio
Bela kaj simpatia anĝelineto donas la mesaĝon: infanoj, neniam restu solaj en ĉambro kun viro. Ne forlogiĝu per donacoj. Zorgu nekonatojn, kiuj volas interparoli kun vi per Interreto - ili povas voli ion pli ol amikeco.
La mesaĝoj estas en bildrakonta revuo por kolori, disdonita en 700 usonaj lernejoj kaj paraĥoj de la ĉefepiskopejo de Nov-Jorko. Ĝi temas pri avizo de la katolika eklezio kontraŭ la pederastio. Ĝi ne estus nur mea-culpa pri abomena krimo, sed ankaŭ dispozicio por eviti novajn situaciojn, raportas la revuo Newsweek.
Ĉu ĝi estas plibonigo? Sendube. Sed ekzistas iu, kiu opinias, ke la iniciato pekas pro la timideco. Unu el la desegnoj eĉ montras pastron kun infano en ĉambro - kaj sole tion. Ne ekzistas laŭtekstaj referencojn al la pastro, al la instruisto, al la skoltestro. "Estas necese diri per ĉiuj literoj, ke la logo venas de tiu, kiu retenas realan povon rilate al infanoj", diris la advokato Michael Dowd, reprezentanto de centoj da viktimoj de pederastio, al ĵurnalo New York Post.
Fonto: Revista da Semana. Edição 16, Ano 1, nº 16 – página 21. Editora Abril – 17/12/2007 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado