Ĉiam malpli mortoj

PDFImprimirE-mail

Sano - Infaneco

En ĉiu jaro, 10 milionoj da infanoj mortas. Ĉi tio povus esti plej malbona.

Ĉi tio povas soni sensenta, sed la informo estas preskaŭ memoriginda: en ĉiu jaro, 9,7 milionoj da infanoj ĝis 5 jaroj mortas en la mondo, laŭ la lastaj statistikoj de Unicef. Ĝi estas pozitiva informo kiam oni rigardas malantaŭen, laŭ El País. En 1990 ili estis 13 milionoj. En 1960, 20 milionoj. Se la infana mortokvanto estus daŭrita en tiu malĝoja ritmo, la proporcio hodiaŭ estus de 25 milionoj da mortoj por jaro.

La metodo por la haltigo estas la investado en la malriĉaj landoj, ne nur de la regantoj, sed ankaŭ de privataj grupoj, kiel Gates Fondaĵo. Jen la bonaj rezultoj:

- La plej grandaj antaŭeniroj okazis en Latin-Ameriko, kun redukto de 51% rilate al 1990. Respubliko de San-Domingo, Vjetnamo kaj Maroko malmultigis la proporcion en triono. La landoj kun plej granda indicnombro ankoraŭ estas de Mez-Afriko. En Brazilo, ekde 1990 la redukto estis de 48%.

- La mortoj pro morbilo reduktis 60% ekde 1999 pro la vakcina kampanjo.

- Pli da ĵusnakitoj havas la protekton de moskitovualoj kaj trinkas nutrajn suplementojn.

- Plej granda numero da virinoj sukcesas suĉigi danke al plej bona nutraĵo.

- Madagaskaro reduktis  la infanan mortokvanton en 41% post la fino de la interna milito, en 2002.

- La kreskado de Ĉinio kaj Hindujo plibonigis la ekonomia indicnombroj kaj malmultigis la proporcion de fekundeco, plimultigante la supervivon.

- La informoj estis kolektitaj en 2005. Ĉar la investado kreskis de tiu jaro ĝis nun, la proksima popolregistrado devos esti ankoraŭ plej kuraĝiga.

Fonto: Revista da Semana. Edição 4, Ano 1, nº 4 – página 22. Editora Abril – 24/9/2.007 – el Brazilo - www.revistadasemana.com.br

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

 

Banner
Banner
Banner
Banner