Escrito por Alumiar
Magneta kampo
Bovoj kaj bovinoj paŝtiĝas sin turnantaj al la sama direkto
La observado, ke bovoj paŝtiĝas ĉiuj sin turnantaj al la sama direkto estis traktita kiel superstiĉo de kamparano. Nun la konstato estas scienca. La gebovoj rektliniiĝas la korpo en la nord-suda direkto dum ili manĝas aŭ restas, ĉar ili havas ian tipon de eksterosenso de magneta kampo de Tero, asertas esploristoj de Fakultato de Biologio de Universitato de Duisburg-Essen, en Germanio. La studo ĵus publikigita en la revuo Proceedings of the National Academy of Sciences.
La esploristoj analizis fotojn fotografitajn per satelito de 8510 gebovoj sur 308 paŝtejoj en diversaj landoj. Inter 60% kaj 70% de la bestoj estis turniĝintaj ja en la nord-suda direkto. La vario de la pozicio de la aliaj, laŭ la esploristoj, okazis precipe pro la meteorologiaj faktoroj. Brutaro kutimas ŝerĉi la sunon en malvarmaj tagoj kaj sin protekti kontraŭ fortaj ventoj. Novaj geologiaj esploradoj montras, ke la tera magneta kampo konsistas el elektra kurentoj de la planeda kerno. Mankas nun malkovri, kio devigas la bestojn ŝerci tiun akson – kaj ian praktikan utiliecon por la eksperimento.
Fonto: Revista da Semana. Edição 52, Ano 2, nº 34 – página 27. Editora Abril – 4/9/2008 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado