Escrito por Alumiar
Geografio
La rivero, enfluanta en Brazilo, estas pli granda ol Nilo je 140 km
En pli unu ĉapitro por difini, kiu estas la plej longa rivero en la mondo – persistita disputo inter Nilo kaj Amazono ekde dekoj -, esploristoj de la Instituto Nacional de Pesquisas Espaciais (Inpe) (Nacia Instituto de Spacaj Esploradoj) faris novan mezuradon per bildoj de arta satelito kaj ili estas kategoriaj: la rivero Amazono estas ja la plej longa.
La rivero, kiu naskiĝas en Peruo kaj enfluas en la brazila maro, kun 6.992,06 kilometrojn, havas 140 km plie (aŭ 2%) ol Nilo, kiu trafluas Egiption. Laŭ la geologo Paulo Roberto Martini, kunordigisto de la studo, la rezulto rompas paradigmon. “Ĝi montras ke kelkefoje la veroj pli solidaj devas esti reviziitaj”, li diris al Folha de S. Paulo. “Almenaŭ en ĉi ĉiu fojo ni ne havas ‘mi trovas’. Ni havas scienca metodologio.” La antaŭaj mezuroj, li diris, estis malprecizaj.
En ĉi tiu laboro la esploristoj kunligis bildojn de du originoj – de Geocover, kun informoj de la arta satelito Landsat 5, kaj de Modis, mezurilo instalita en plataĵo de Nasa. La nova mezuro unuiĝas al alia, kiu jam apartenas al Amazono, tiu de la plej torenta rivero en la mondo.
Fonto: Revista da Semana. Edição 44, Ano 2, nº 26 – página 27. Editora Abril – 10/7/2008 – el Brazilo – www.revistadasemana.com.br
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado