Escrito por Alumiar
Artoj - Ekspozicio
Ekspozicio mapas la interŝanĝon inter Venecio kaj Islamo
"Alianco de paradoksoj." Tiel Roderick Conway Morria, de la Internacional Herald Tribune, difinas la valoraĵojn kunigitajn en la ekspozicio Venecio kaj Islamo: 828 - 1797, okazanta en tiu itala urbo, en Palaco Doĝo. La artaĵoj, pli ol 150, inter pentraĵoj, tapiŝoj, mapoj, libroj, vitraj kaj feraj aĵoj, krom aliaj objektoj, kovras ankaŭ la periodo de preskaŭ mil jaroj "en kiu la urbo de la kanaloj estis la likva limo inter la kulturoj de Eŭropo kaj de la Islama Mondo", skribas Sylvia Poggi en Inter-reta paĝo de National Public Radio, de Vaŝington.
En strategia pozicio, la antaŭposteno de la Bizanca Imperio de Okcidento, pli ol la komerca interŝanĝo movita de la silko kaj de la spicoj, okazigi "reciprokan influon sur la ideoj, kutimoj kaj kulturo" de la du popoloj. La ekspozicio estis dividita en kvin temaj partoj, kronologie ordigitaj ekde "la alveno de la cindrojn de Sankta Marko, ŝtelitaj en Aleksandrio de du komercistoj", raportas Tribune, la ekspozicio montras per ĝiaj verkoj "kiel la artistoj kaj manartaĵuloj de la urbo uzis dekoraciajn teknikojn kaj materialojn kaj stilojn disvolvitaj en la muzulmana mondo", kiel la vitroj de Murano. La ekspozicio en Venecia okazos ĝis la 25-a de Novembro.
Fonto: Revista da Semana. Edição 2, Ano 1, nº 2 – página 35. Editora Abril – 10/9/2.007 – el Brazilo.
www.revistadasemana.com.br
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado